Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

VIII. Cirkonstancaj komplementoj. Maniero.

137. Por montri manieron laŭ kiu io okazas, oni uzas adverban formon aŭ prepozicion konvenan.


E.: Li mensogis plej senhonte!
Li parolas plej saĝe (aŭ: laŭ plej saĝa maniero; aŭ: kun plej granda saĝeco).
La pli juna estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco. (Z.)
Li venis al ni tute ne atendite. (Vidu paragr. 174.)


138. Por montri parton je kiu oni tenas ion, oni uzas prepozicion »je« (aŭ: »apud«, »ĉirkaŭ«, k. a. laŭ okazo).


E.: Li tenadis lin je la kolo per ambaŭ manoj.
Li prenis sian edzinon ĉirkaŭ la talio.


139. Koston, valoron, k. t. p. de io oni montras per akuzativo sola aŭ per nominativo kun konvena prepozicio.


E.: Mi aĉetis tiun domon dek mil frankojn.
Tio kostas ok frankojn.
Donu al mi por dudek-kvin centimoj da tabako.
Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dekdu pomojn, kaj al ĉiu el ili mi donis po tri pomoj. (Z.)


Rim. 1. Preferinde estas diri: »mi aĉetis tiun domon por dek mil frankoj«, ĉar tiel oni evitas duoblan akuzativon.

Rim. 2. »Po« havas sencon disdonan; ne uzu ĝin anstataŭ »por«, ekzemple kiel en frazo »donu al mi po dek centimoj da tabako«. Tio signifus, ke oni aĉetas ian nombron da paketoj enhavantaj ĉiu por dek centimoj da tabako. Plie oni ne devas forgesi, ke »po« estas prepozicio kaj tial regas nominativon.


IX. Akuzativo post netransitivaj verboj.

140. Kiel ni jam vidis (110, R. 2) de regulo de almovo kaj de eblo anstataŭi prepozicion per akuzativo, devenas en Esperanto renkonto de komplementoj en akuzativo (kiuj ne estas veraj rektaj komplementoj) post verboj, kiuj ne havas rektan komplementon. (Netransitivaj verboj, eĉ verbo »esti«.)