Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
XII. Indikativo. Tempoj simplaj.
144. Per estinta tempo (is) oni esprimas tion, kio pasis.
E.: | Li venis antaŭ du horoj. Pluvis hieraŭ. Se li estis malsana, li ne povis veni. |
Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin. (Z.) |
145. Kiam oni celas ion, kio okazas kutime, tiam oni povas uzi laŭvole tempon estintan aŭ estantan en dependaj propozicioj (montrantaj tempon, kondiĉon, lokon, k. t. p.), kiam ago, esprimata de la dependa propozicio, okazas antaŭ tiu, kiun esprimas la ĉefa propozicio.
E.: | Kiam mi alvenas somerloĝejon, la freŝa aero ĉarmas min,—aŭ: kiam mi alvenis somerloĝejon, la freŝa aero ĉarmas min. |
146. Per estanta tempo (as) oni esprimas tion, kio okazas en momento, kiam oni parolas, kio okazas kutime aŭ en ĉia tempo, aŭ kio estas komprenata, kiel nuna. (E.: pensoj enhavataj en libroj ankoraŭ nun posedataj, k. t. p.)
E.: | Mi kuras. La vero ĉiam venkas. (Z.) |
La aŭtoro diras en sia verko, ke ... |
147. En vivaj rakontoj ofte faktoj pasintaj aŭ okazontaj estas esprimataj per estanta tempo.
E.: | Mi haltis, perdante la spiron, sur la rando de l' monto, kaj, min apoginte al angulo de dometo, mi komencis rigardi la pentrindan ĉirkaŭaĵon, kiam subite mi aŭdas post mi konatan voĉon: »Peĉorin! ĉu jam longe tie ĉi?« Mi min turnas: Gruŝnicki! Ni nin ĉirkaŭprenis. (Mary IX. 20.) |
La princino, ŝajne, estas el tiuj virinoj, kiuj volas, ke oni ilin plezurigu; se daŭre du minutoj apud vi ŝi enuos, vi estas perdita nereveneble. (Mary XXV. 29). |