Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

148. Oni uzas ankaŭ estantan tempon por montri tion, kio daŭris iom da tempo kaj daŭras ankoraŭ.


E.: Li estas en Parizo jam de tri jaroj.


Rim. Kompreneble se tuta rakonto estas en pasinta tempo, oni uzas estinton. E.: »Li estis jam de tri jaroj en Romo, kiam alvenis lia patro«.

149. Per estonta tempo (os) oni esprimas tion, kio okazos.


E.: La patro venos post du tagoj.
Tiam la floro malfermiĝos.
Se pluvos, li ne venos.


XIII. Indikativo. Tempoj malsimplaj.

150. Estintan tempon en pasinto[1] oni uzas por montri, ke, je momento pasinta, io estis jam ankaŭ pasinta.


E.: Mi estis skribinta mian leteron, kiam la leteristo venis.


Rim. Oni uzas tiun tempon en dependa propozicio, kies ĉefa propozicio estas en simpla estinto, kiam oni uzus simplan estinton en la dependa propozicio, se la ĉefa estus en estanto.

151. Estantan tempon en pasinto oni uzas, kiam oni metas sin pense en pasinta momento kaj priskribas tion, kio okazas en tiu sama momento.


E.: Mi estis skribanta leteron, kiam okazis tertremo.


152. Estontan tempon en pasinto oni uzas por montri, ke, dum epoko jam pasinta, io estis ankoraŭ okazonta; aŭ ke oni jam decidis ion fari.


E.: En jaro 1886 la lingvo Esperanto estis ankoraŭ aperonta.
  1. En tiu ĉi ĉapitro, »estanta, estinta, estonta« = »participo en anta, participo en inta, participo en onta«.—Pasinto, Estanto, Estonto« = tempo de helpa verbo.