Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

|- |style="width:2em" | |style="padding-left:0.5em; vertical-align:top" |Ili interkonsentis, kaj estis enirontaj la landon, sed ... |}


Rim. Por montri, ke la afero estis plej baldaŭ okazonta, oni ofte uzas vorton »tuj«. E.: »Ni estis tuj elirontaj, kiam ekpluvis« (En la momento mem eliri, pluvo ekfalis.)

153. Estintan tempon en estanto oni uzas por montri staton devenantan de ago pasinta.


E.: Li estas alveninta de du horoj. (Beaufront.)
Jam longe ili estas mortintaj.


154. Estantan tempon en estanto oni uzas por montri staton aŭ agon daŭrantan, okazantan en la momento mem.


E.: Lasu min trankvila, ĉar mi estas laboranta serioze.
Li estas vojaĝanta.


Rim. Frazo »li vojaĝas« povus signifi: li vojaĝas kutime, sed eble nun ne estas en vojaĝo. Tiun formon malsimplan oni uzas nur, se malklaraĵo estas timebla. (159.)

155. Estontan tempon en estanto oni uzas por montri, ke oni jam decidis fari ion; aŭ ke io okazos, sed en ne deviga, ne certa maniero.


E.: Mi estas vojaĝonta Madridon en proksima vintro (kredeble mi vojaĝos; mi intencas vojaĝi).
Kiam abeloj estas forflugontaj, ili zumas forte.


Rim. Per aldono de »tuj, baldaŭ« k. s. oni alproksimigas la estonton: »mi estas tuj elironta, tial rapidu realporti respondon«.

156. Estintan tempon en estonto oni uzas por montri, ke kiam alvenos ia momento, afero estos jam finita.


E.: Kiam vi venos al mi, li estos dirinta al mi la veron. (Z.)


157. Estantan tempon en estonto oni uzas por montri, ke ia afero okazos samtempe kun alia, kiu ne ekzistas ankoraŭ.


E.: Mi timas, ke la respondo alvenos, dum mi estos promenanta.