Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

158. Estontan tempon en estonto oni uzas por montri, ke ia afero okazos antaŭ alia, kiu mem ankaŭ estas okazonta.


E.: Ni aŭskultigos nian aŭdantaron, se ni montros al ĝi, ke la aferoj, kiujn ni estos parolontaj, estas grandaj, novaj, nekredeblaj.


Rim. Tiu formo estas proksimume neuzata. Oni pli volonte (kaj pli simple) diras: »aferoj, kiujn ni estas parolontaj«, aŭ: »kiujn ni parolos«.

159. Malsimplajn tempojn oni uzas nur malofte en Esperanto, kiam oni volas nepre precizigi ideon, se ĉirkaŭaj frazoj ne igas ĝin sufiĉe klara.


E.: Kiam tiu bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin (Z.)—anstataŭ: estis veninta domen.
Kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj (Z.)—anstataŭ: kiam si estis parolanta ...
La malfeliĉa infano rakontis al li naive ĉion, kio okazis al ŝi (Z.)—anstataŭ: estis okazinta ...
Kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile (Z.)—anstataŭ: estos petinta de vi trinki.
Li ne evitos jam la morton, kiun la bato via eble ne alportis (Haml. IV. 7),—anstataŭ: ne estos alportinta.


160. Tempo uzota, simpla aŭ malsimpla, estas ĉiam montrata de ideo esprimota, kaj neniel dependas de aliaj kaŭzoj (konjunkcioj, aliaj verboj, k. c.)


E.: La filo de la reĝo demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi (Z.).—»Faris« povus montri ion jam pasintan.
Ili trovis, ke ni parolas malsencaĵon, tamen efektive neniu el ili diris ion pli saĝan. (Mary XVIII. 3).