Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

|- |style="width:2em" | |style="pb1; padding-left:0.5em; vertical-align:top" |La princedzino diris, ke via vizaĝo estas al ŝi konata. (Mary XX.) |- |style="width:2em" | |style="padding-left:0.5em; vertical-align:top" |Adiaŭ! Mi esperis, ke vi estos edzino kara de Hamleto mia. (Haml. V. 1.) |}


161. Resume, tempojn malsimplajn oni uzas plej malofte. Se oni uzas ilin, tiam:

A. Por diri, ke ago estis, estas, aŭ estos farata en la momento mem, pri kiu oni parolas, oni uzas verbon »esti« kun estanta participo de verbo esprimanta tiun agon.

B. Por diri, ke ago estis, estas, aŭ estos finita en la momento, pri kiu oni parolas, oni uzas »esti« kun pasinta (estinta) participo de verbo esprimanta tiun agon.

C. Por diri, ke ago estis, estas, aŭ estos nekomencita ankoraŭ sed tamen okazos, oni uzas »esti« kun estonta participo de verbo montranta la agon.


XIV. Ordona modo. (Imperativo.)

162. En ĉefaj propozicioj imperativo montras ordonon de parolanto.


E.: Venu tien ĉi! (Mi volas, ordonas.)


163. En dependaj propozicioj, imperativo montras ordonon, volon, deziron, peton, devon, konvenon, necesecon, timon, k. t. p.


E.: Mi deziras, ke li venu.
Estas necese, ke li venu.
Mi petas, ke vi ne faru tion.
Mi timas, ke li venu.


Rim. 1. Alia modo (e.: indikativo estonta) montrus malpli fortan deziron, peton, k. c.: »mi petas, ke li vizitos tiun malsanulon. Mi timas, ke li venos, kaj eble difektos la ĝardenon«. (V. ekz. 157, 218. R. 2.)

Rim. 2. Reciproke oni povas uzi imperativon por montri fortan volon: e.: »mi esperas, ke vi ĉesu petoli«.

164. Por tempoj malsimplaj de imperativo oni agas kiel por indikativo. (Estu amanta, aminta, amonta.)