Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rim. 1. Infinitivo uzata subjekte estas vera substantivo, sed neniam akceptas artikolon antaŭ si. Plie adjektivo, uzata kiel ĝia predikato, estas en formo adverba (26, 64). Oni povas ĉiam ŝanĝi tian infinitivon en substantivon, ŝanĝante i en oado. Tiam oni povas uzi artikolon kaj meti adjektivon en ordinaran formon a. E.: »Scii estas utile.« »La sciado estas utila.«

Rim. 2. Por participoj uzataj en tempoj malsimplaj, oni ofte uzas formon a, eĉ kiam la participo rilatas infinitivon aŭ enhavon de tuta propozicio. E.: »Pli bone estas honorinde vivadi, ol esti honorinde naskita.«

168. Adjektivo aŭ substantivo rilatanta unu el tiaj ĝeneralaj infinitivoj (subjektoj) restas ordinare en nominativo. (Pro verbo »esti«.)


E.: Promeni estas agrabla okupo.


169. Infinitivon oni povas uzi komplemente post verbo, adjektivo aŭ substantivo; prepozicion oni ne antaŭmetas, escepte »por, antaŭ, anstataŭ«. (111.)


E.: Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn. (Z.)
Mi volis ŝlosi la pordon. (Z.)
Mi estas preta ĵuri. (Haml. IV. 7.)
Morgaŭ mi petos la permeson veni antaŭ viajn reĝajn okulojn. (Haml. IV. 7.)


170. Kiam subjekto de infinitivo estas substantivo aŭ pronomo en akuzativo, se ekzistas samtempe komplemento de tiu infinitivo, preferinde estas uzi alian modon kun konvena konjunkcio (ke ...). Se la komplemento estas ankaŭ en akuzativo, tiam oni devas fari tiun ŝanĝon por eviti malklaraĵon.


E.: Mi kredas lin esti bona (... ke li estas bona.)
Mi kredas lin ami sian edzinon (... ke li amas sian edzinon.)


171. Simile tempoj malsimplaj de infinitivo estas maloftaj. (Esti amanta, aminta, amonta.) Oni uzas pli volonte konjunkcion kun alia modo.