Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

XVII. Participoj.

172. Participoj adjektivaj akordiĝas kiel ordinaraj adjektivoj: nombre kaj kaze, se ili estas apudmetitaj; nur nombre, se ili estas uzataj predikate. (62, 63.)


E.: Mi ne amas infanojn bruantajn.
Ni estas lacigataj de la bruado.
Ni trovis ilin (estantajn) mortintaj.


Rim. Por uzado de participoj en tempoj malsimplaj, vidu XIII.

173. Estonta participo ne montras per si mem devon. Tiel »la konstruota domo« ne signifas la domon, kiun oni devas konstrui, sed nur domon, kiun oni konstruos. (Beaufront.)

174. Kiam participo montras cirkonstancan komplementon kaj rilatas subjekton de frazo, tiam oni plej ofte metas ĝin en adverban formon.


E.: Promenante sur la strato, mi falis. (Z.)
Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. (Z.)
Li venis al mi tute ne atendite. (Z.)


Rim. 1. Tio okazas plej ofte por montri manieron (137) laŭ kelkaj uzoj de latina gerundivo ablativa, aŭ montri samtempecon, malsamtempecon de fakto kun alia.

Rim. 2. Se la participo ne rilatas la subjekton de la frazo, tiam oni uzas modan formon kun konjunkcio, adverbo, k. c. aŭ oni ŝanĝas la konstruon de la frazo por ĉion rilatigi al la subjekto. E.: »Post kiam la malamikoj forkuris, ni transiris la ponton.« Oni ne diras: »la malamikoj forkurinte, ni transiris la ponton.«—»(Tenante) la okulojn al la ĉielo, li preĝis fervore,« sed ne: »la okuloj turnite al la ĉielo, li ...«

Rim. 3. Kiam participo rilatas rekte subjekton, (aŭ komplementon) t. e. estas uzata kiel apudmetita adjektivo, kompreneble ĝi ne prenas tiun gerundivan formon, sed akordiĝas kiel simpla adjektivo. E.: »Al homo pekinta senintence, Dio facile pardonas.« (Z.)—»La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas.« (Z.)