Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

uzas vorton »reciproke« aŭ esprimon »unu la alian«. (Kun tiu ĉi lasta oni ordinare ne ripetas personan pronomon.) (Beaufront.)


E.: Ili batas sin reciproke (aŭ: ili batas unu la alian.)


XX. Aparta uzado de kelkaj verboj.

181. »Esti« estas sola helpa verbo. Neniam oni uzas »havi« kun participo predikateca.


E.: Mi estas alveninta. Mi estis manĝinta.


182. Plej ofte (159, 161) oni uzas simplajn tempojn anstataŭ verbo »esti« kun participo aktiva.


E.: Mi venis, vidis, venkis.
Li alvenis de du horoj.


183. Kiam oni havas kelkajn participojn rilatantajn saman subjekton, kaj kiam la helpa verbo estas en sama tempo por ĉiu el ili, tiam oni povas ne ripeti »esti« antaŭ ĉiuj participoj.


E.: Li estis subite alveninta kaj ekkaptinta lian kruron.


184. »Igi, iĝi«, estas ofte uzataj en senco de »farigi, fariĝi«. Kompreneble oni tiam ne trovas post ili predikaton adjektivan en akuzativo (63).


E.: Mi igis lin bona. La ĉielo iĝis luma.


185. »Devi« oni ne devas konfuzi kun ŝuldi. Tiu ĉi lasta esprimas nur, ke oni estas debitoro je iu ĉu mone ĉu dankeme, k. c. »Devi« kontraŭe montras moralan devon, necesecon. Iafoje »devi« egalas »necese estas«.


E.: Mi ŝuldas al vi tri mil frankojn.
Ni ŝuldas tiun verkon al lia genio.
Mi devas vin forlasi, ĉar oni atendas min.
Oni devas ami siajn gepatrojn.
Oni devas (necese estas) zorgi pri sia eksteraĵo, se oni volas sukcesi en la mondo.