Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Rim. Oni ne uzas »devi« por montri, ke eble oni faros ion, aŭ ke oni jam decidis ion fari. En tia okazo oni uzas »estonton en estanto« (155).

186. »Kuŝi« estas uzata ne nur en senco »esti en lito« aŭ por montri ripozadon, sed ankaŭ por esprimi ĉian ajn malstaran staton.


E.: La krajono kuŝas sur la libro. (Z.)


187. »Lasi« estas uzata ofte de D-ro Zamenhof en Hamleto anstataŭ »igi« (krom ĝia ordinara senco). Tion ĉi oni ĝis nun ne renkontis aliloke.


E.: Mi lasis lin alveni kaj la korpon mi lasis serĉi (Haml. IV. 3) anstataŭ: »mi alvenigis, mi serĉigis«. #


188. »Meti« estas elasta verbo (D-ro Zamenhof. Letero pri deveno de Esperanto.) kion oni uzas por multaj esprimoj.


E.: Mi metis la manon sur la tablon. (Z.)
Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. (Z.)
Oni metis antaŭ mi manĝilaron. (Z.)
Se oni volus kunmeti plenan registron de liaj bonaj ecoj. (Haml. V. 2.)
Metu vian ĉapelon sur sian lokon. (Haml. V. 2.)
Neniam vi kunmetu viajn manojn en tia formo ... (Haml. I. 1.)
La krimulo jam estos elmetita al la meritita puno. (Esperantisto 47.)
Multaj personoj estis metitaj en malliberejon. (Esperantisto 46.)
Li metis sian atenton sur la belan Raĥelon (id.)
La malnoblulo metis ian reton por ŝia patro (id.)
Mi certe almetos ĉiujn penojn por plenumi vian komision (id.)