Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

189. »Sidi«, krom senco »sidi sur seĝo« estas ofte uzata ankaŭ en senco »esti en sia difinita loko«.


E.: La kuiristo sidas en la kuirejo. (Z.)
La urbo sidas sur monteto.
En la kandelingo sidis brulanta kandelo. (Z.)


190. Por esprimi staton (de l' korpo, de l' animo, k. c.), oni plej ofte uzas verbon »esti« kun adjektivo.


E.: Mi estas varma, malvarma, malsata, soifa, sesjara, prava, malprava, k. t. p.—Miaj manoj estas malvarmaj, sed miaj piedoj estas varmaj.


Rim. 1. Kelkaj aŭtoroj uzas verbon devenantan el tiuj adjektivoj. Tiu uzado fariĝis pli ofta en lasta tempo. E.: mi hontas, soifas, malsatas, malsanas.

Rim. 2. Neniam oni diras: »mi havas varmon«, k. c.