Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kian prepozicion oni devas uzi, tiam oni povas uzi la komunan prepozicion »je«. Sed estas bone uzi la vorton »je« kiel eble pli malofte. (Z.)


E.: Mi ridas je lia naiveco. (Z.)
Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi. (Z.)


195. Anstataŭ la vorto »je« oni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. Sed oni ne uzas akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas. (37, 114.) (Z.)


E.: Mi ridas lian naivecon. (Z.)
Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. (Z.)
Mi pardonis mian malamikon. (Z.)
Mi pardonis al la malamiko lian kulpon. (Z.)


196. Rilatoj plej ofte esprimataj de prepozicioj povas ordiĝi laŭ jena tabelo:

Loko. (116-121.) Mi loĝas en Parizo. Li estas apud la pordo.

Tempo. (121-131.) Mi venos post tri tagoj.

Celo. (132.) Mi manĝas por vivi.

Kaŭzo. (131-137.) Rabi pro malsato. Morti de febro. Flari per nazo.

Maniero. (137-140.) Paroli pri io. Agi laŭ sia opinio.

Deveno (47, 133), dependo. Mi ricevis leteron el Parizo. Tiu libro estas verkita de mia frato. La birdo deflugis de la arbo.

Posedo (ofte: genitivo). Tio estas la libro de mia frato.

Aparteno, aldono (ofte: dativo). La rozo apartenas al Teodoro. Donu vestojn al la malriĉuloj.

Kunigo. Venu kun mi. Li estas bona, kaj, krom tio, riĉa.

Disigo, forigo. Metu vian manon for de mia kolo. Apartigu pajlon de fojno. Li fariĝis sen mono. Tri rozoj elsaltis el ŝia buŝo.

Proksimigo. Li venis al ni. Kien ili iras? Kontraŭ Polujo. Iru ĝis la rivero.

Kontraŭigo. Voĉdonu por aŭ kontraŭ la propono. Li sukcesis malgraŭ la malhelpoj. Anstataŭ li oni sendis lian fraton. Li estas preskaŭ kuracisto, kvazaŭ reĝo.