Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

II. Lokaj prepozicioj. (116-121.)

Antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, ekster, en, for (de), ĝis, inter, je, kontraŭ, post, preter, sub, super, sur, tra, trans ...

197. Iaj lokaj prepozicioj povas havi sian komplementon en akuzativo, kiam oni volas montri movon al ĝi. (116-121.)

198. »For« (de) estas ofte uzata en senco mala de »apud«, kvankam ĝia ordinara senco estas »disigo«.


E.: Li estas for de tie ĉi (aŭ: forestas de tie ĉi).


199. »Ekster« estas malo de »en«.


E.: Li iris en la domon, sed mi mem restis ekster ĝi.
Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. (Z.)
Li loĝas ekster la urbo. (Z.)


Rim. 1. Malo de »en« povas esti »el«, nur kiam oni celas movon eniran aŭ eliran.

Rim. 2. En devenaĵoj ofte radiko »intern'« estas uzata kiel malo de »ekster«. E.: La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona ol lia interno. (Z.)—Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. (Z.)

200. »Inter« diferencas de »en« per tio, ke ĝi montras staton de io rilate al kelkaj aferoj, en kiuj oni ne estas, sed en kies aro oni troviĝas. »En« supozas, ke oni estas en interno de io; »inter« montras, ke oni restas ekster ĉiu objekto konsiderata aparte.


E.: Inter Rusujo kaj Francujo estas Germanujo.


201. »Preter« diferencas de »trans« en tio, ke ĝi montras movon de io, kio pasas antaŭ alia afero. »Trans« signifas, ke io sin trovas sur alia flanko de limo ekzistanta inter du aferoj.


E.: La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. (Z.)