Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/90

El Vikifontaro
La paĝo ne bezonas esti provlegata

LINGVO INTERNACIA

monata revuo en Esperanto Vlil-a jaro — 1903.

OFICIALA 0RGAN0 DE DIVERSAJ SOCIETOJ ESPERANTISTAJ.

REDAKCIO:

Paris, 27, Boulevard Arago 27, Paul Fruictier, ĉefredaktoro.

ADMINISTRACIO:

Szekszard, Hungarlando, Paul de Lengyel, direktoro.

L. I. publikigas ĉiumonate artikolojn pri plej interesaj no- vaĵoj sciencaj, artaj, literaturaj, teatraj, geografiaj, k. t. p.

La tutmonda diseco de ĝiaj kunlaborantoj garantias pri la ĉiama diverseco de ĝia enhavo.

En ĉiu numero estas ankoraŭ literaturaĵo, originalaj aŭ tra- dukitaj el plej malsamaj lingvoj, noveloj, gajaj rakontoj, versaĵoj, anekdotoj, k. t. p.

Fine, L. 1. alportas sciigojn pri la movado esperantista en la mondo, enhavas rubrikon specialan poria opinioj kaj demandoj de la legantoj, analizas detale ĉiujn Esperantajn gaze- tojn kaj librojn, klarigas gramatikajn demandojn, presas adresarojn, aranĝas konkursojn literaturajn aŭ problemajn, k. t. p. k. t. p.

Speciala monata aldono da 12 pagoj (Literatura Biblioteko de L. I.) estas speciale dediĉita al literaturo kaj enhavas roma- nojn, analizojn, represojn el »Esperantisto« de Doktoro Zamenhof, bagatelojn, rebusojn, k. t. p.

Unuvorte, L. 1. estas vera internacia kaj centra organo de T Esperantistaro.

Jara abono : 4 frankoj.

Kun »Literatura BibliOteko« : 6.50 frankoj.

Oni abonas L. L

ĉe T administranto de la gazeto en Szekszard, — ee la re-

daktoro de la gazeto en Paris, — cetere : ĉe D-ro L. ZAMENHOF, ul. Dzika N° 9, — en Varsovio

(=z Warszava) (Ruslando). ĉe S-ro P. AHLBERG, Sekretario de Klubo Esperantista, en

Stockholm (Svedlando), Dobelnsgatan 50. ĉe S-ro MANUEL BENAVENTE, Socicdad 14, en Murcia (Hispanl.)

L. L estas plej malnova, plej internacia, plej bone informata el ciuj gazetoj Esperantistaj.