Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oni povas uzi esprimojn »kelke da«, »multe da« anstataŭ »kelkaj«, »multaj«, aŭ prepozicion »al«, k. t. p. (206. R.)


E.: Mi havas multe da hundoj, bovoj, ĉevaloj.
Mi renkontis ilin akompanantajn iliajn amikinojn (aŭ: kiuj akompanas iliajn amikinojn).


II. Interpunkcio.

240. D-ro Zamenhof uzas komon inter ĉiu propozicio, t. e. antaŭ ĉiu vorto demanda aŭ rilata, inter du terminoj de komparo, k. t. p. Antaŭ »kaj« oni plej ofte metas komon, nur se la senco estas nete haltigita. Jen estas tio, kion skribis D-ro Zamenhof pri tiu punkto en »Esperantisto« (44, 127):

»La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn.«

241. »Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: »Esper-anto«, »ricev-ita« k. t. p. Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne rompi subite kun la kutimoj de aliaj lingvoj; efektive tiu ĉi maniero havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo, ni konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari ĝin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli oportune. Eĉ se vi dividos ekzemple »aparteni-s«, ni vidus en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividadon.« (Z. Esperantisto, 38, 32.)