Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ALDONO.

I. Ordigo de vortoj.

235. Frazon oni aranĝas laŭvole en Esperanto, pro nekonfuzebleco inter subjekto kaj komplemento.

236. Oni aranĝas propoziciojn kaj vortojn tiamaniere, ke ideo estu plej klare esprimita kaj belsoneco plej granda.

237. Sur la unuan lokon oni metas plej gravan vorton aŭ prepozicion. Iafoje sur la lastan, se tie atento estas pli facile altirebla. (91. R.)


E.: Lin mi renkontis, ne ŝin.
Unu aferon ni scias, ke ni konas nenion.


238. Laŭ eblo oni alproksimigas vortojn rilatantajn unu al la alia. (E. adverbo estas apud verbo, prepozicio apud komplemento, rilata pronomo apud rilatanto, k. t. p.)


E.: Li tre amas kuradi.
Per letero, kiun mi konservis, li sciigis al mi kaj al mia frato, ke li ŝuldas ankoraŭ mil frankojn.


Rim. Sekvo de tiu ĉi regulo malhelpas ofte skribi neklarajn frazojn. Se ne tro malbona estus frazo »li sciigis al mi kaj al mia frato per letero, kiun mi konservis, ke ...« kontraŭe oni tuj vidas, ke en jenaj frazoj senco estus tre duba: »Salomono, filo de Davido, kiu konstruigis Templon, ricevis viziton de reĝino.«—»Li amas multe kuradi.« Oni do devas skribi: »Filo de Davido, Salomono, kiu konstruigis ...« kaj: »li multe amas kuradi« aŭ: »li amas kuradi multe«.

239. Ripetadon de multenombraj akuzativoj oni laŭ eblo evitas; aŭ almenaŭ oni klopodas por meti ilin antaŭ vorton, kiu komencas per vokalo. Por eviti akuzativon,