Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

234. Kiam ekzistas jam en frazo vorto nea per si mem, tiam ordinare oni ne uzas duan neon, ĉar tiel oni povus ricevi jesan sencon. Tio ĉi okazas plej ofte kun »neniu, nenia, neniam, nenio«, k. t. p., »sen«, (kaj devenaĵoj de »sen«), »nek«, k. c.


E.: Neniu konfesos, ke ... (neniu ne konfesos = ĉiu konfesos).
Sen helpo de iu, sen ia dubo.
Nenia homo estas pli bona ol li.
Mi renkontis nek lin, nek lian fraton. (Z.)


Rim. 1. Tamen oni trovas iafoje duoblan neon en senco de pli forta neo. E.: ... metu viajn manojn denove sur la glavon kaj ripetu, ke vi neniam al neniu diros pri la apero de la nokto. (Haml. I. 5.)

Rim. 2. Iafoje kun »nek« oni uzas duoblan neon, kiam la dua neo ripetas la unuan en aparta frazero, kaj estas nur disvolvo de la ĝenerala unua neo. E.: Mi ne scias francan lingvon, nek anglan, nek turkan.Nenio estas al mi pli kara nek dolĉa ol vi.Mi ne renkontis lin nek lian fraton. (Z.)

Rim. 3. Kompreneble, kiam du neoj rilatas du malsamajn verbojn (esprimitajn aŭ ne esprimitajn), tio ĉi ne estas duobla neo. E.: Mi ne povis ne skribi.Ne nur ne malamiko, sed kunbatalanto li estis.