Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj vi ... Ho, mi vin konas: Kiam vi komencas paroli pri la kreo de la mondo, simple la haroj stariĝas.

Ammos Fjodoroviĉ. — Sed mi ja mem venis al tiuj ideoj, per mia propra saĝo.

Urbestro. — Nu, en certaj okazoj multe da saĝo estas pli malbona, ol se oni ĝin tute ne havus. Cetere, mi nur pro okazo ektuŝis la distriktan juĝejon; kaj por diri la veron, mi dubas, ĉu iu tien enrigardos; ĝi estas jam tia enviinda loko, Dio mem ĝin favoras. Sed jen vi, Luka Lukiĉ, vi, kiel inspektoro de lernejoj, devus ekzorgi precipe rilate la instruistojn. Ili, sendube, estas homoj instruitaj kaj ricevis edukon en diversaj kolegioj, sed ili havas tre strangajn manierojn, kiuj kompreneble estas nedisigeblaj de scienca rango. Unu el ili, ekzemple, tiu persono, kiu havas dikan vizaĝon ... mi ne memoras lian nomon, neniel povas sin deteni de tio, ke, suririnte sur la katedron, li ne faru grimacon jen tiel (Faras grimacon), kaj poste li komencas el sub la kravato gladi sian barbon. Kompreneble, se li al lernanto faros tian fizionomion, ĝi ne estas ankoraŭ io grava: eble oni tiel eĉ devas fari, pri tio mi ne povas juĝi; sed vi konsideru mem, se li faros tion ĉi al la vizitanto, — ĝi povas esti tre malbona: sinjoro la revizoro aŭ iu alia povas rilatigi tion ĉi al si. El tio povas elveni, la diablo scias, kio.

Luka Lukiĉ. — Kion do, konsilu, mi povas fari kun li? Mi jam kelkajn fojojn diris al li. Jen ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj, kiam eniris en la klason nia distrikta nobelestro, li aranĝis tian fizionomion, kian mi neniam ankoraŭ vidis. Li certe faris tion ĉi kun plej bonkora intenco, sed mi ricevis mallaŭdon: kial liberpensaj ideoj estas inspirataj al la junularo.

Urbestro. — Ankaŭ mi devas rimarkigi vin pri la instruisto en la parto historia. Li estas instruita kapo — tion ĉi oni vidas, kaj da sciencoj li enkaptis senmezuran amasegon, sed li elmetas instruojn kun tia flameco, ke li perdas la kapon. Unu fojon mi lin aŭskultis: nu, dum li parolis pri la Asiroj kaj Babilonanoj, estis