Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankoraŭ en ordo; sed, kiam li atingis Aleksandron la Macedonan, mi jam ne povas diri al vi, kio kun li fariĝis. Mi pensis, ke brulas, mi ĵuras al vi. Li dekuris de la katedro kaj per siaj tutaj fortoj li ĵetegis la seĝon sur la plankon! Sendube, Aleksandro la Macedona estis heroo, sed por kio rompi seĝojn? Ĝi estas malprofito por la regna kaso.

Luka Lukiĉ. — Jes, li estas flamiĝema! Mi jam kelkajn fojojn rimarkigis tion ĉi al li... Li diras: kiel vi volas, por la scienco mi la vivon ne rifuzos oferi.

Urbestro. — Jes, tia estas jam la neklarigebla leĝo de la sorto: homo saĝa estas aŭ drinkemulo, aŭ li faras tiajn fizionomiojn, ke oni devas elporti la sanktulojn el la domo.

Luka Lukiĉ. — Liberigu nin Dio de servado en la fako scienca! Ĉion vi devas timi: ĉiu sin enmiksas, ĉiu volas montri, ke li ankaŭ estas saĝa homo.

Urbestro. — Tio ĉi ne estus ankoraŭ grava, — sed la malbenita inkognito! Subite li enrigardos: «Ha, jen vi estas, miaj karaj! Kaj kiu — li diros — estas tie ĉi juĝisto?» — Ljapkin Tjapkin. — «Ĉi tien kun Ljapkin Tjapkin! Kaj kiu estas kuratoro de kadukulejoj?» — Zemlanika. — «Ĉi tien kun Zemlanika!» Jen kio estas malbona!

Sceno II.
La SAMAJ kaj la POŜTESTRO.

Poŝtestro. — Klarigu, sinjoroj. Kio estas, kia oficisto veturas?

Urbestro. — Ĉu vi tute ne aŭdis?

Poŝtestro. — Mi aŭdis de Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij. Li ĵus estis ĉe mi en la poŝta oficejo.

Urbestro. — Nu, kio? Kiel vi pensas pri ĉi tio?

Poŝtestro. — Kion mi pensas? Estos milito kun la turkoj.

Ammos Fjodoroviĉ. — Tute miaj vortoj! Mi mem ankaŭ tion pensis.