Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Urbestro. — Jes, ambaŭ trafis per la fingro en la ĉielon.

Poŝtestro. — Kredu al mi, milito kun la turkoj. Ĝin ĉion la franco artifikas.

Urbestro. — Kia milito kun la turkoj! Simple al ni estos malbone, ne al la turkoj. Tio jam estas certa: mi havas leteron.

Poŝtestro. — Ha, se tiel, tiam ne estos milito kun la turkoj.

Urbestro. — Nu, kio, kiel vi pensas, Ivan Kuzmiĉ?

Poŝtestro. — He, kion mi? Kiel vi pensas, Anton Antonoviĉ?

Urbestro. — Ha, kiel mi? Timon mi ne havas, sed nur tiel, iom ... La komercistaro kaj privatularo min iom maltrankviligas. Ili diras, ke ili peze min sentas; kaj mi tamen, per Dio, se mi eĉ prenis de iu, mi tion ĉi faris, kredu al mi, tute sen ia malamo. Mi eĉ pensas ... (Prenas lin sub la brako kaj forkondukas flanken.) Mi eĉ pensas, ĉu ne estis ia denunco kontraŭ mi. Kial do efektive, al ni venas revizoro? Aŭskultu, Ivan Kuzmiĉ, ĉu vi ne povus, pro nia komuna bono, ĉiun leteron, kiu venas al vi en la poŝtan oficejon, ĉiun leteron enirantan aŭ elirantan, vi scias, nu, iom malfermi kaj tralegi: ĉu ĝi ne enhavas ian denuncon aŭ simple korespondon. Se nenio troviĝos, oni povas denove sigelfermi; cetere, oni povas eĉ tiel transdoni la leteron, dissigelitan.

Poŝtestro. — Mi scias, mi scias ... Tion ĉi al mi ne instruu, tion mi faras, mi ne diras, ke pro singardeco, sed pli pro scivoleco: mi terure amas sciiĝi, kio nova estas en la mondo. Mi diras al vi, ke tio ĉi estas treege interesa legado. Tiun aŭ alian leteron oni ofte legas kun efektiva ĝuo — tie estas priskribataj diversaj pipraĵoj ... Kaj kia edifeco ... pli bone ol en la «Moskvaj Sciigoj!»

Urbestro. — Nu, kio do, diru, vi nenion ellegis pri ia oficisto el Peterburgo?

Poŝtestro. — Ne, pri Peterburga mi trovis nenion, sed pri Kostromaj kaj Saratovaj multe estas parolate. Estas tamen domaĝe, ke vi ne legas leterojn: troviĝas belaj lokoj. Jen ekzemple antaŭ