Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nelonge: iu leŭtenanto skribas al amiko, kaj li priskribis balon en la plej tikla ... tre, tre bone: «Mia vivo, kara amiko, fluas — li diras — en ĉielaj fenomenaĵoj: multe da fraŭlinoj, muziko ludas, standardo saltas...» Kun granda, granda sento li priskribis. Mi intence lasis ĝin ĉe mi. Se vi volas, mi tralegos al vi?

Urbestro. — Nu, nun ni havas pli gravajn aferojn. Sekve faru al mi komplezon, Ivan Kuzmiĉ: se eble trafiĝos ia plendo aŭ denunco, tiam vi sen ia meditado retenu.

Poŝtestro. — Kun granda plezuro.

Ammos Fjodoroviĉ. — Memoru, vi iam ricevos por ĉi tio!

Poŝtestro. — Ha, mia Dio!

Urbestro. — Nenio, nenio. Estus alia afero, se vi el tio ĉi farus ion publikan, sed ĝi ja estas afero familia.

Ammos Fjodoroviĉ. — Jes, nebona afero enpotiĝis! Kaj mi, por diri al vi la veron, iris al vi, Anton Antonoviĉ, por regali vin per hundeto. Ĝi estas samgepatra fratino de tiu hundoviro, kiun vi konas. Vi ja aŭdis, ke Ceptoviĉ kaj Varĥovinskij komencis inter si proceson, kaj nun mi havas grandan ĝuadon: mi ĉasas leporojn sur la tero kiel de unu, tiel de la dua.

Urbestro. — Patro mia, ne logas min nun viaj leporoj: la malbenita inkognito nun sidas ĉe mi en la kapo. Mi konstante atendas, ke jen malfermiĝos la pordo kaj fal ...

Sceno III.
La SAMAJ, DOBĈINSKIJ kaj BOBĈINSKIJ, ambaŭ eniras malfacile spirante.

Bobĉinskij. — Eksterordinara fariĝo!

Dobĉinskij. — Neatendita novaĵo!

Ĉiuj. — Kio, kio fariĝis?

Dobĉinskij. — Neantaŭvidita afero: ni venas en la hotelon...

Bobĉinskij, interrompante. — Ni venas kun Pjotr Ivanoviĉ en la hotelon...