Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dobĉinskij. — He. permesu, Pjotr Ivanoviĉ, mi rakontos.

Bobĉinskij. — He, ne, permesu, jam mi... permesu, permesu... vi eĉ tian stilon ne posedas...

Dobĉinskij. — Kaj vi faros erarojn kaj ne ĉion bone memoros.

Bobĉinskij. — Mi memoros, mi ĵuras, ke mi memoros. Vi jam ne malhelpu, lasu min rakonti, ne malhelpu. Diru, sinjoroj, mi vin kore petas, ke Pjotr Ivanoviĉ ne malhelpu.

Urbestro. — Sed diru, pro Dio, kio estas? La koro sin ĵetas en mi. Sidiĝu, sinjoroj! Prenu seĝojn! Pjotr Ivanoviĉ, jen prenu seĝon. (Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la ambaŭ Pjotroj Ivanoviĉoj.) Nu, kio, kio okazis?

Bobĉinskij. — Permesu, permesu; mi rakontos ĉion laŭ ordo. Tuj kiam mi havis la plezuron eliri el via domo post tio, kiam vi havis la afablecon konfuziĝi de la ricevita letero, jes — nu, mi tiam tuj kuris ... mi kore vin petas, ne interrompu, Pjotr Ivanoviĉ! Mi jam ĉion, ĉion, ĉion scias! ... Sekve jen mi, karaj sinjoroj, kuris al Korobkin. Kaj ne trovinte Korobkinon en domo, mi direktis min al Rastakovskij, kaj ne trovinte Rastakovskij'n, mi eniris jen al Ivan Kuzmiĉ, por komuniki al li la sciigon, kiun vi ricevis, kaj irante de tie, mi renkontiĝis kun Pjotr Ivanoviĉ...

Dobĉinskij. — Apud la budo, kie oni vendas kukojn...

Bobĉinskij. — Apud la budo, kie oni vendas kukojn. Kaj renkontiĝinte kun Pjotr Ivanoviĉ, mi diras al li: ĉu vi aŭdis la novaĵon, kiun ricevis Anton Antonoviĉ el kredinda letero? Kaj Pjotr Ivanoviĉ jam afable aŭdis tion de via domistino Avdotja, kiu, mi ne scias pro kio, estis sendita al Filipp Antonoviĉ Poĉeĉujev...

Dobĉinskij, interrompante. — Pro bareleto por franca brando.

Bobĉinskij, formetante liajn manojn. — Pro bareleto por franca brando. Jen ni iris kune kun Pjotr Ivanoviĉ al Poĉeĉujev ... Nu, jam vi, Pjotr Ivanoviĉ ... tion ... ne interrompu, mi petas vin, ne interrompu. Ni iris al Poĉeĉujev, kaj en la vojo Pjotr Ivanoviĉ diras: «Ni eniru, — li diras, — en la restoracion. En la stomako ĉe mi ... de la mateno mi nenion manĝis, tia stomaka skuiĝado...»