Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jes, en la stomako ĉe Pjotr Ivanoviĉ ... «Kaj en la restoracion, — li diras, — oni alveturigis nun freŝan salmon, nu, ni manĝetos». Apenaŭ ni eniris en la hotelon, jen subite juna homo...

Dobĉinskij, interrompante. — De ne malbela eksteraĵo, en civilaj vestoj...

Bobĉinskij. — De ne malbela eksteraĵo, en civilaj vestoj, paŝadas tiel en la ĉambro, kaj en lia vizaĝo tiaspeca konsiderado ... fizionomio ... agoj, kaj tie ĉi (Turnas la manon ĉirkaŭ la frunto) multe, multe da ĉio. Mi kvazaŭ antaŭsentis, kaj mi diras al Pjotr Ivanoviĉ: «Tie ĉi la afero ne estas simpla.» Jes. Kaj nia Pjotr Ivanoviĉ jam faris signon per la fingro kaj alvokis la restoraciiston,— la restoraciiston Vlas: lia edzino antaŭ tri semajnoj naskis, kaj tia viglega knabo, li certe, kiel la patro, ankaŭ tenados restoracion. Alvokinte Vlason mem, Pjotr Ivanoviĉ demandas lin tre mallaŭte: «Kiu, — li diras, — estas tiu ĉi juna homo?» Kaj Vlas, vidu, respondas al tio: «Tio ĉi estas»,— li diras ... He, ne interrompu, Pjotr Ivanoviĉ, mi petas vin, ne interrompu, vi ne povos rakonti, mi ĵuras, vi ne povos rakonti: vi iom siblas, vi havas, mi scias, en la buŝo unu denton, kiu fajfas ... «Tio ĉi,— li diras, — estas juna homo, oficisto», jes, jes, «kiu veturas el Peterburgo, kaj lia nomo estas, — li diras, — Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov, kaj li veturas,— li diras,— en la Saratovan gubernion kaj, — li diras, — tre strange sin montras: jam la duan semajnon li loĝas, el la hotelo li ne forveturas, prenas ĉion je kalkulo kaj eĉ unu kopekon ne volas pagi». Apenaŭ li tion ĉi diris al mi, tuj min io el supre inspiris: «He!» mi diras al Pjotr Ivanoviĉ...

Dobĉinskij. — Ne, Pjotr Ivanoviĉ, estis mi, kiu diris «He!»

Bobĉinskij. — Antaŭe vi diris, kaj poste ankaŭ mi diris: «He!» — Ni diris kun Pjotr Ivanoviĉ. — «Kaj kial li devus sidi ĉi tie, se lia vojaĝo estas al la Saratova gubernio?» — Jes. Nu, li ja ĝuste estas tiu oficisto.

Urbestro. — Kiu, kia oficisto?