Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas friponoj, kaj via sinjoro estas trompisto. Ni, li diras, ni vidis tiajn vagistojn kaj malnoblulojn.

Ĥlestakov. — Kaj vi, bruto, jam ĝojas, ke vi povas ĉion tion ĉi ripeti al mi.

Osip. — Li diras: «Tiamaniere ĉiu alveturos, loĝos, faros ŝuldojn, kaj poste vi lin eĉ elpeli ne povos? Mi, — li diras, — ŝercojn ne faros, mi rekte iros kun plendo, por ke oni prenu lin en la policejon kaj tuj en la malliberejon.»

Ĥlestakov. — Nu, nu malsaĝulo, ĉesu! Iru, iru, diru al li. Tia kruda besto!

Osip. — Jam pli bone mi vokos al vi la mastron mem.

Ĥlestakov. — Por kio do la mastron? Vi iru, mem diru.

Osip. — Sed kredu al mi, sinjoro...

Ĥlestakov. — Nu, iru, diablo vin prenu! voku la mastron. (Osip foriras.)

Sceno III.
ĤLESTAKOV, sola.

Ĥlestakov. — Terure kiel mi volas manĝi! Mi faris malgrandan promenadon, mi pensis: eble pasos la apetito; — ne, la diablo prenu, ĝi ne pasas. Jes, se en Penzo mi ne estus diboĉinta, estus sufiĉe da mono por alveturi ĝis la hejmo. La infanteria kapitano forte min forkis: mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn. Ne pli ol kvaronon da horo li sidis — kaj li faris min tute nuda. Kaj tamen mi terure dezirus ekbatali kun li ankoraŭ unu fojon. Sed mi ne havis okazon. Kia abomena urbeto! En la fruktaj butikoj oni nenion donas kredite. Tio ĉi jam estas simple malnobla. (Li fajfas antaŭe el Roberto-Diablo, poste «Ne kudru, patrino, al mi», kaj fine — ian senordan miksaĵon.) Neniu volas veni.