Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Urbestro. — Mi tie ĉi skribos (Li skribas kaj samtempe parolas al si mem.) Nu, ni rigardu, kiel iros la afero post la «friŝtiko» kaj post la botelo-ventrulo! Ni havas gubernian madejron: ĝi ne imponas per eksteraĵo, sed eĉ elefanton ĝi renversos. Mi volus nur ekscii, kio li estas, kaj en kia mezuro oni devas lin timi. (Fininte la skribadon, li donas la paperon al Dobĉinskij, kiu iras al la pordo, sed en tiu ĉi minuto la pordo debatiĝas kaj Bobĉinskij, kiu subaŭskultadis post ĝi, flugas kune kun ĝi sur la scenejon. Ĉiuj ekkrias. Bobĉinskij sin levas.)

Ĥlestakov. — Ha, ĉu vi ne kontuziĝis ie?

Bobĉinskij. — Nenio, nenio, tute sen ia kontuzo, nur sur la nazo malgranda bataĵo! Mi kuros al Ĥristian Ivanoviĉ: li havas tian plastron, ĉio tuj pasos.

Urbestro, farante riproĉan signon al Bobĉinskij, diras al Ĥlestakov, invitante lin iri. — Nenio grava, sinjoro. Mi petas vin humile, havu la bonecon! Kaj al via servanto mi diros, ke li transportu la valizon. (Al Osip.) Mia bona, vi transportu ĉion al mi, al la urbestro — ĉiu al vi montros. Mi petas humile! (Lasas antaŭeniri Ĥlestakovon kaj sekvas post li, sed, returniĝinte, diras riproĉe al Bobĉinskij.) Ha, bona vi estas! Vi ne povis trovi alian lokon por fali! Kaj etendiĝis, kiel la diablo scias kio. (Foriras; post li iras Bobĉinskij. La kurteno falas.)