Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

do vi disputas? (Krias tra la fenestro.) Pli rapide, pli rapide! Vi iras malrapide. Nu kio, kie ili estas? Ha? Sed parolu do de tie, tute egale. Kio? Tre severa? Ha? Kaj mia edzo? la edzo? (Iom forirante de la fenestro, kun ĉagreno.) Tiel malsaĝa: antaŭ ol li eniras en la ĉambron, li nenion rakontas.

Sceno II.
LA SAMAJ kaj DOBĈINSKIJ.

Anna Andrejevna. — Nu, diru, mi vin petas: nu, ĉu vi ne hontas? Vin solan mi fidis, kiel honestan homon: ĉiuj subite elkuris, kaj vi ankaŭ kuris post ili! kaj jen mi de neniu ĝis povas ricevi ian klarigon! ĉu vi ne hontas? Mi baptis ĉe vi vian Johaĉjon kaj Elinjon, kaj vi — jen kiel vi agas kun mi.

Dobĉinskij. — Per Dio, mia baptanino, mi tiel kuris, por esprimi al vi mian respekton, ke mi ne povas retrovi la spiron. Mian respekton al vi, Marja Antonovna!

Marja Antonovna. — Bonan tagon, Pjotr Ivanoviĉ!

Anna Andrejevna. — Nu, kio? Nu, rakontu: kio kaj kiel tie estas?

Dobĉinskij. — Anton Antonoviĉ alsendis al vi skribeton.

Anna Andrejevna. — Nu, sed kiu li estas? generalo?

Dobĉinskij. — Ne, ne generalo, sed ne malpli valoras ol generalo; tia klereco kaj gravaj manieroj.

Anna Andrejevna. — Ha, sekve li estas tiu sama, pri kiu oni skribis al mia edzo?

Dobĉinskij. — Tute tiu sama. Mi la unua ĝin malkovris kune kun Pjotr Ivanoviĉ.

Anna Andrejevna. — Nu rakontu: kio kaj kiel?

Dobĉinskij. — Jes, dank' al Dio, ĉio estas en bona ordo. Komence li akceptis Antonon Antonoviĉon iom severe, jes; li koleris, li