Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diris, ke en la hotelo ĉio estas malbona, ke li al li ne veturos, ke li ne volas sidi por li en malliberejo; sed poste, kiam li eksciis la senkulpecon de Anton Antonoviĉ kaj kiam li iom pli detale parolis kun li, li tuj ŝanĝis siajn pensojn, kaj, dank' al Dio, ĉio ekiris bone. Ili nun veturas trarigardi la filantropiajn instituciojn ... Kaj antaŭe, mi konfesas, Anton Antonoviĉ jam pensis, ĉu ne estis ia sekreta denunco; mi ankaŭ iom falis en timon.

Anna Andrejevna. — Sed vi kial bezonas timi? Vi ja ne servas.

Dobĉinskij. — Sed ial tiel, vi scias, kiam grandsinjoro parolas, oni sentas timon.

Anna Andrejevna. — Nu kio do ... Ĝi tamen ĉio estas sensencaĵo. Rakontu: kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna?

Dobĉinskij. — Juna, juna homo, de ĉirkaŭ dudek-tri jaroj; kaj li parolas tute kiel maljunulo. «Bone, — li diras, — mi veturos tien, mi veturos ankaŭ tien ...» (Svingas per la manoj.) Tiel bela ĝi ĉio estas. «Mi, — li diras, — amas iom skribi, ankaŭ iom legi; sed malhelpas, ke en la ĉambro, — li diras, — estas iom mallume.»

Anna Andrejevna. — Kaj lia eksteraĵo kia estas? Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo?

Dobĉinskij. — Ne, pli kaŝtanhara, kaj la okuloj estas tiel vivaj kiel bestetoj, tiel ke ili eĉ tute vin konfuzas.

Anna Andrejevna. — Kion li tie skribas al mi per la papereto? (Legas.) «Mi rapidas vin sciigi, mia koro, ke mia stato estis tre malĝoja; tamen fidante la kompatemecon de Dio, ... por du salitaj kukumoj aparte kaj duonporcio da kaviaro unu rublo dudek-kvin kopekoj ...» (Haltas.) Mi nenion komprenas: kian rilaton havas tie ĉi la salitaj kukumoj kaj la kaviaro?

Dobĉinskij. — Ha, vidu, Anton Antonoviĉ skribis sur uzita papero, por ne perdi tempon: tie estas skribita ia kalkulo.

Anna Andrejevna. — Ha, jes, efektive. (Legas plu.) «Tamen fidante la kompatemecon de Dio, ŝajnas, ke ĉio havos bonan finon. Pretigu rapide ĉambron por la grava gasto, tiun, kiu estas tapetita per