Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

flavaj paperetoj; aldoni al la tagmanĝo vi ne bezonas, ĉar ni manĝetos en la kadukulejo, ĉe Artemij Filippoviĉ, nur da vino metu pli multe; diru al la komercisto Abdulin, ke li alsendu vinon la plej bonan, alie mi renversos lian tutan kelon. Kisante, koro mia, vian maneton, mi restas via Anton Skvoznik-Dmuĥanovskij ...» Ha, mia Dio! Oni tamen devas tion ĉi fari pli rapide! He, kiu tie estas? Miŝka!

Dobĉinskij, kuras kaj krias tra la pordo. — Miŝka! Miŝka! Miŝka! (Miŝka eniras.)

Anna Andrejevna. — Aŭdu: kuru al la komercisto Abdulin ... atendu, mi donos al vi skribeton. (Sidiĝas al la tablo, skribas noton kaj dume parolas.) Tiun ĉi skribon vi fordonu al la veturigisto Sidor, ke li kuru kun ĝi al la komercisto Abdulin kaj li alportu de tie vinon. Kaj vi mem iru, tuj ordigu bone tiun ĉambron por la gasto. Tien metu liton, lavujon kaj tiel plu.

Dobĉinskij. — Nu, Anna Andrejevna, mi kuros nun pli rapide rigardi, kiel ili tie faras trarigardon.

Anna Andrejevna. — Iru, iru! mi vin ne tenas.

Sceno III
ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Anna Andrejevna. — Nu, Manjo, ni devas nun okupi nin per la tualeto. Li estas ĉefurba subjekto. Dio gardu, ke li ion ne moku. Por vi estas plej konvene surmeti vian bluan veston kun la malgrandaj falbaloj.

Marja Antonovna. — Fi, panjo, la blua! Ĝi tute al mi ne plaĉas; kaj fraŭlino Ljapkin-Tjapkin portas bluan, kaj la filino de Zemlanika ankaŭ portas bluan. Ne, pli bone mi metos la florkoloran.

Anna Andrejevna. — La florkoloran! ... Estas certe, ke vi diras nur por fari spite. Ĝi estos por vi multe pli bona, ĉar mi volas surmeti la pajlokoloran; mi tre amus la pajlokoloran.