Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estos, se almenaŭ unu duono de tio, kion li parolis, estas vero? (Enpensiĝas.) Kaj kiel eĉ ĝi povus esti nevero? Drinkinte homo ĉion elportas eksteren: kio en la koro, tio sur la lango. Kompreneble, li iom mensogetis; sed sen mensogeto ekzistas ja nenia parolado. Kun ministroj li ludas kaj en la imperiestran palacon li veturas ... Nu, efektive, ju pli mi meditas ... la diablo scias, mi ne scias eĉ, kio fariĝas en mia kapo: estas al mi tute tiel, kvazaŭ aŭ mi staras sur ia alta turo, aŭ oni volas min pendigi.

Anna Andrejevna. — Kaj mi sentis absolute nenian timon; mi simple vidis en li homon kleran, grandmondan, homon de pli alta tono, kaj pri liaj rangoj mi tute ne zorgas.

Urbestro. — Nu, vi ja estas ... virinoj! Ĉio estas finita, tiu ĉi sola vorto sufiĉas. Por vi ĉio estas bagateloj! Subite vi elĵetas ian vorton nek al teksto nek al preteksto. Vin oni iom vergos, kaj ĉio finiĝos kaj la edzon oni tiel regalos, ke ne restos de li eĉ postesigno. Vi, mia koro, tenis vin kun li tiel libere, kvazaŭ li estus ia Dobĉinskij.

Anna Andrejevna. — Pri tio ĉi mi jam konsilas al vi ne maltrankviliĝi. Ni ion scias ... (ĵetas rigardojn al la filino.)

Urbestro, sola. — Nu, kion oni povas kun vi paroli! Kia okazo efektive! Ĝis nun mi ne povas trankviliĝi de timo. (Malfermas la pordon kaj parolas tra la pordo.) Miŝka, voku la policanojn; Svistunov-on kaj Derĵimorda-n; ili estas tie ĉi ne malproksime ie post la pordego. (Post malgranda silento.) Mirinda fariĝis nun ĉio en la mondo: se ili almenaŭ havus gravan eksteraĵon! Sed ili estas malgrasaj, maldikaj,— kiel vi povas diveni, kio ili estas? Se li almenaŭ estas militista, li tamen havas ian eksteraĵon; sed kiam li surmetos sur sin fraketon, — nu, tiam li estas simple kiel muŝo kun detranĉitaj flugiloj. Kaj li ja longe tenis sin forte en la hotelo, ŝprucigis tiajn alegoriojn kaj kaŝitajn sencojn, ke ŝajnis, ke oni neniam divenos la veron. Kaj tamen jen li fine estas kaptita. Kaj li eĉ elbabilis pli ol oni bezonis. Oni tuj vidas, ke li estas homo juna.