Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Luka Lukiĉ, kaptante sian poŝon, al si mem. — Nun estos bela afero, se mi ne havas! Estas, estas! (Elprenas kaj donas tremante la banknotojn.)

Ĥlestakov. — Mi dankas vin humile.

Luka Lukiĉ, streĉiĝante kaj subtenante la spadon. — Mi ne kuraĝas plu tedi per mia alestado.

Ĥlestakov. — Adiaŭ.

Luka Lukiĉ, elkuras rapide kaj diras al si mem. — Nu, dank' al Dio! Eble li ne enrigardos en la klasojn.

Sceno VI.
ĤLESTAKOV kaj ARTEMIJ FILIPPOVIĈ, streĉiĝinte kaj subtenante la spadon.

Artemij Filippoviĉ. — Mi havas la honoron min prezenti: kuratoro de kadukulejoj, kortega konsilanto Zemlanika.

Ĥlestakov. — Bonan tagon, mi petas vin, volu sidiĝi.

Artemij Filippoviĉ. — Mi havis la honoron akompani vin kaj akcepti vin persone en la kadukulejoj konfiditaj al mia administrado.

Ĥlestakov. — Ha, jes! mi memoras. Vi tre bone nin regalis per matenmanĝo.

Artemij Filippoviĉ. — Mi ĉiam estas preta fervori en servado al la patrujo.

Ĥlestakov. — Mi konfesas, ke ĝi estas mia malforta flanko, — mi amas bonan kuirejon. Diru, mi petas, ŝajnas al mi, kvazaŭ hieraŭ vi estis de iom pli malalta kresko, ĉu ne vere?

Artemij Filippoviĉ. — Tre povas esti. (Post kelka silento.) Mi povas diri, ke mi nenion domaĝas kaj mi fervore plenumas mian servadon. (Alŝovas sin pli proksime kun sia seĝo kaj parolas mallaŭte.) Jen la ĉi tiea poŝtestro absolute nenion faras; ĉiuj aferoj estas en