Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

granda malordo: la sendaĵoj estas retenataj ... volu mem intence esplori. Ankaŭ la juĝisto, kiu ĵus estis antaŭ mia veno, okupas sin nur per ĉasado de leporoj, en la oficejoj li tenas hundojn, kaj lia konduto, se mi devas konfesi antaŭ vi, — kompreneble, pro la utilo de la patrujo, mi devas tion ĉi fari, kvankam li estas mia parenco kaj amiko, — lia konduto estas la plej kondamninda. Ekzistas tie ĉi unu bienhavanto Dobĉinskij, kiun plaĉis al vi vidi; kaj apenaŭ tiu ĉi Dobĉinskij ien eliras el la domo, la juĝisto jam tie sidas ĉe lia edzino, mi povas ĵuri ... kaj intence rigardu la infanojn: neniu el ili similas Dobĉinskij-n, sed ĉiuj, eĉ la malgranda knabineto, estas veraj portretoj de la juĝisto.

Ĥlestakov. — Kion mi aŭdas! kaj mi neniel pensus, ke tiel estas.

Artemij Filippoviĉ. — Jen ankaŭ la inspektoro de la ĉi tiea lernejo ... Mi ne scias, kiel la estraro povis konfidi al li tian oficon: li estas pli malbona ol jakobeno, kaj li inspiras al la junularo tiajn malbontendencajn regulojn, ke estas eĉ malfacile tion ĉi esprimi. Ĉu vi ne ordonos, mi ĉion tion ĉi raportos pli bone sur papero?

Ĥlestakov. — Bone, vi povas raporti eĉ sur papero. Al mi estos tre agrable. Mi iom amas en enua tempo tralegi iom amuzan ... Kiel estas via nomo? Mi ĉiam forgesas.

Artemij Filippoviĉ. — Zemlanika.

Ĥlestakov. — Ha jes! Zemlanika. Kaj kiel, diru, mi petas, ĉu vi havas infanetojn?

Artemij Filippoviĉ. — Sendube! kvin; du estas jam grandaĝaj.

Ĥlestakov. — Ha, grandaĝaj! Kaj kiel ili ... kiel ili tion? ...

Artemij Filippoviĉ. — Tio estas, ĉu ne plaĉas al vi demandi, kiel oni ilin nomas?

Ĥlestakov. — Jes, kiel oni ilin nomas?

Artemij Filippoviĉ. — Nikolao, Ivano, Elizabeto, Mario kaj Perpetuo.

Ĥlestakov. — Tre bone.