Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Sceno XIV.
La SAMAJ kaj MARJA ANTONOVNA, subite enkuras.

Marja Antonovna. — Panjo, paĉjo diris, ke vi ... (Ekvidinte Ĥlestakovon genue, ekkrias.) Ha, kia pasaĵo!

Anna Andrejevna. — Nu, kion vi bezonas? Por kio? Kial? Kia facilanimeco! Subite enkuris kiel haladziĝinta katino. Nu, kion mirindan vi trovis? Nu, kio venis al vi en la kapon? Efektive, kiel ia trijara infano. Oni ne kredus, ne kredus, tute ne kredus, ke ŝi havas jam la aĝon de dekok jaroj. Mi ne scias, kiam vi estos pli saĝa, kiam vi kondutos, kiel decas al bonedukita fraŭlino, kiam vi scios, kio estas bonaj reguloj kaj seriozeco en la agado.

Marja Antonovna, kun larmoj. — Mi ... kredu al mi, panjo ... mi ne sciis ...

Anna Andrejevna. — Ĉe vi ĉiam ia trablova vento promenadas en la kapo; vi prenas ekzemplon de la filinoj de Ljapkin-Tjapkin. Kion vi rigardas ilin? Vi ne bezonas rigardi ilin. Vi havas ekzemplojn aliajn — antaŭ vi estas via patrino. Jen tiajn ekzemplojn vi devas sekvi.

Ĥlestakov, kaptante la manon de la filino. — Anna Andrejevna, ne kontraŭiĝu al nia feliĉo, benu la konstantan amon!

Anna Andrejevna, kun mirego. — Sekve ŝi estas la objekto de via ...

Ĥlestakov. — Decidu: vivo aŭ morto?

Anna Andrejevna. — Nu, jen vi vidas, malsaĝulino, vi vidas: pro vi tia abomenaĵo, la gasto afable staris genue; kaj vi subite enkuris, kiel frenezulino. Nu, jen, efektive vi meritas, ke mi intence rifuzu: vi ne valoras tian feliĉon.

Marja Antonovna. — Mi jam ne faros, panjo, mi jam plu ne faros.