Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
AKTO KVINA
La sama ĉambro.
Sceno I.
La URBESTRO, ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Urbestro. — Kiel, Anna Andrejevna? He? Ĉu vi pensis iom pri ĉi tio? Jen, kia riĉa akiro, kanajlaĵo! Nu, konfesu malkaŝe: vi ja eĉ ne sonĝis pri tio — simple el ia urbestredzino subite fariĝi ... fi, kanajlaĵo! ... Kun kia diablo vi parenciĝis!

Anna Andrejevna. — Tute ne; mi de longe ĉi tion sciis. Por vi ĝi estas mirindaĵo, ĉar vi estas simpla homo, vi neniam vidis bonordajn homojn.

Urbestro. — Mi mem, mia kara, estas bonorda homo. Tamen efektive, kiam mi ekpensas, Anna Andrejevna, pri tio, kiaj birdoj ni ambaŭ fariĝis! He, Anna Andrejevna! Ni alte ekflugis, diabloj ĝin prenu! Nu, atendu, nun mi instruos ĉiujn tiujn amantojn de petoskriboj kaj denuncoj! He, kiu tie estas? (Eniras superpolicano.) Ha, ĝi estas vi, Ivan Karpoviĉ! Voku, mia kara, ĉi tien la komercistojn. Nun mi ilin prilaboros, la kanajlojn! Plendi kontraŭ mi! Vidu ilin, la malbenitan judan popolon! Atendu do, miaj kolombetoj! Antaŭe mi regaladis vin nur ĝis la lipharoj, sed nun mi vin regalos ĝis la barbo. Enskribu ĉiujn, kiuj iris plendi kontraŭ mi, kaj antaŭ ĉio tiujn skribistojn, skribistojn, kiuj artifikadis por ili petoskribojn, Kaj anoncu al ĉiuj, ke oni sciu: jen, diru, kian honoron Dio sendis al la urbestro, ke li edzinigas sian filinon ne kun ia simpla homo, sed kun tia, kia ĝis nun neniam ankoraŭ ekzistis en la mondo, kun tia, kiu povas ĉion fari, ĉion, ĉion, ĉion! Al ĉiuj anoncu, ke ĉiuj sciu. Kriu al la tuta popolo, batu la