Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sonorilojn, diablo ĝin prenu! Jam se estas soleno, ĝi estu soleno! (La superpolicano foriras.) Sekve jen, kiel estas, Anna Andrejevna, he? Kiel do nun, kie ni loĝos? Ĉi tie aŭ en Peterburgo?

Anna Andrejevna. — Kompreneble, en Peterburgo. Kiel oni povas resti ĉi tie!

Urbestro. — Nu, se en Peterburgo, ĝi estu en Peterburgo; tamen estus bone ankaŭ ĉi tie. Nu, mi opinias, la urbestrecon ni devas nun ĵeti al la diablo? Jes, Anna Andrejevna?

Anna Andrejevna. — Kompreneble, kiel oni povas nun paroli pri urbestreco!

Urbestro. — Nune ja, kiel vi pensas, Anna Andrejevna, nun oni povas kapti grandan rangon, ĉar li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj kaj li veturas en la palacon de la regnestro, tial li povas aranĝi tian antaŭenŝovon, ke poste mi povus eĉ enrampi inter la generalojn. Kiel vi opinias, Anna Andrejevna, ĉu mi povas enrampi inter la generalojn?

Anna Andrejevna. — Ankaŭ demando! kompreneble, vi povas.

Urbestro. — Kaj, diablo ĝin prenu, belege estas esti generalo! kavaliraĵon oni metas al vi trans la ŝultron ... kaj kia kavaliraĵo estas preferinda, Anna Andrejevna, ruĝa aŭ blua?

Anna Andrejevna. — Kompreneble, blua estas pli bona.

Urbestro. — He? vidu, kion ŝi ekvolis! Bona estus ankaŭ ruĝa. Efektive ja kial mi volus esti generalo? Ĉar se ekzemple vi devas ien veturi, — kurieroj kaj adjutantoj ĉiam rapidas antaŭe: «ĉevalojn!» Kaj tiam en la stacioj oni al neniu donas, ĉiuj devas atendi: ĉiuj tiuj titolaj konsilantoj, kapitanoj, urbestroj ... kaj vi al neniu donas eĉ la plej malgrandan atenton. Vi tagmanĝas ie ĉe la guberniestro, kaj tie la urbestro staru kaj atendu! he, he, he. (Forte ridegas.) Jen kanajlaĵo, kio estas alloga!

Anna Andrejevna. — Al vi nur ĉio maldelikata plaĉas Vi devas memori, ke la vivon ni devas tute ŝanĝi, ke viaj konatoj de nun estos ne ia juĝisto-hundisto, kun kiu vi veturas ĉasi leporojn, aŭ