Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Zemlanika: kontraŭe, viaj konatoj estos homoj kun la plej aristokrata konduto: grafoj kaj ĉiuj salonuloj... Sed efektive mi tre timas pro vi: iafoje vi subite elparolas tian vorton, kian oni en bona societo neniam aŭdas.

Urbestro. — Nu, kio do? Vorto ja ne malutilas.

Anna Andrejevna. — Jes, bona ĝi estis, dum vi estis urbestro; sed tie la vivo estos ja tute alia.

Urbestro. — Jes, tie, oni diras, ekzistas du fiŝetoj: mareno kaj truto, tiel bongustaj, ke oni lekas al si la fingrojn, kiam oni ilin manĝas.

Anna Andrejevna. — Li ĉiam nur pri fiŝetoj revas! Mi volas nepre, ke nia domo estu la unua en la ĉefurbo kaj ke en mia ĉambro estu tia parfumo, ke oni ne facile povu eniri kaj oni devu fermeti al si la okulojn. (Fermetas la okulojn kaj flaras.) Ha, kiel bone!

Sceno II.
La SAMAJ kaj KOMERCISTOJ.

Urbestro. — Ha, bonan tagon, miaj plej amataj!

Komercistoj, salutante. — Ni deziras al vi sanon, nia patro!

Urbestro. — Nu, miaj kolombetoj, kiel vi fartas? Kiel iras via komercaĵo? Kio, samovaristoj, arŝinistoj, plendi vi ekvolis? Arĥifriponoj, protokanajloj, maraj trompistoj! Plendi? Nu, multe vi atingis? Jen, ili pensas, oni tuj metos lin en malliberejon! ... Ĉu vi scias, sep diabloj kaj unu diablino batu al vi la dentojn, ke ...

Anna Andrejevna. — Ha, mia Dio, kiajn vortojn, Antoĉjo, vi ŝutas!

Urbestro, malkontente. — Ha, ne estas nun la tempo por pensi pri vortoj! Ĉu vi scias, ke tiu sama oficisto, al kiu vi plendis, edziĝas nun kun mia filino? Kio? Ha? Kion vi nun diros? Nun mi