Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vin! ... Vi trompas la popolon ... Vi faras kontrakton kun la regna kaso — pri centmil rubloj vi ĝin trompas, donante putran drapon, kaj poste vi oferdonas dudek arŝinojn, kaj vi postulas ankoraŭ, ke oni donu al vi rekompencon por ĉi tio! Ja se oni scius, oni vin ... Kaj li ŝovas ankoraŭ antaŭen sian ventron: li estas komercisto, lin ne tuŝu. «Ni, — li diras, — ne staras pli malalte ol la nobeloj.» Jes, nobelo ... ha, vi, abomena besto! Nobelo lernas sciencojn; lin oni eĉ vergas en la lernejo, sed pro afero bona, por ke li sciu ĉion utilan. Kaj vi kio estas? Vi komencas per friponaĵoj, vin la mastro batas por tio, ke vi ne scias trompi. Kiam vi estas ankoraŭ bubeto, ne scias ankoraŭ «Patron nian», vi jam trompas; kaj kiam via ventro bareliĝas kaj vi plene ŝtopas al vi la poŝojn, tiam vi levas la nazon! Vidu, kia grava persono! Tial ke vi eltrinkas dekses samovarojn en tago, tiel vi levas la nazon? Sed mi kraĉas al via kapo kaj al via graveco!

Komercistoj, salutante. — Pardonu nin, Anton Antonoviĉ!

Urbestro. — Plendi? Kaj kiu helpis vin friponi, kiam vi konstruis ponton kaj kalkule enskribis lignon por dudek mil rubloj, dum en efektiveco vi ne donis eĉ por cent rubloj? Mi vin helpis, vi, kapra barbo! Vi tion ĉi forgesis? Se mi raportus pri tio ĉi, mi povus vin forsendigi Siberion! Kion vi diros? Ha?

Unu el la komercistoj. — Ni konfesas nian kulpon. Anton Antonoviĉ! Satano nin tentis. Jam neniam en la tuta vivo ni plendos. Postulu kontentigon kian ajn vi volas, nur ne koleru!

Urbestro. — Ne koleru! Jen vi nun kuŝas antaŭ miaj piedoj. Kial? Ĉar la sorto min favoris; sed, se la venko estus eĉ iomete sur via flanko, tiam vi, kanajlo, enpremus min profunde en koton kaj vi eĉ pezan trabon metus sur min.

Komercistoj, kliniĝas al la piedoj de la urbestro. — Ne pereigu nin, Anton Antonoviĉ!

Urbestro. — «Ne pereigu!» Nun vi petegas «ne pereigu», kaj antaŭe kio estis? Mi povus vin ... (Svinginte la manon.) Nu, sed Dio