Paĝo:Gogol - La Revizoro, 1907, Zamenhof.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vin pardonu! Sufiĉe! Mi ne memoras longe la malbonon; sed nun rigardu, atentu bone! Mi edzinigas mian filinon ne kun ia simpla nobelo: rigardu, ke la gratulo estu ... vi komprenas? Ne esperu kvietiĝi per ia sekigita sturgeto aŭ per konuso da sukero ... Nu, iru kun Dio! (La komercistoj foriras.)

Sceno III.
La SAMAJ, AMMOS FJODOROVIĈ, ARTEMIJ FILIPPOVIĈ, poste RASTAKOVSKIJ.

Ammos Fjodoroviĉ, ankoraŭ en la pordo. — Ĉu mi povas kredi al la famo, Anton Antonoviĉ? La sorto sendis al vi eksterordinaran feliĉon?

Artemij Filippoviĉ. — Mi havas la honoron gratuli vin pro la eksterordinara feliĉo. Mi kore ekĝojis, kiam mi aŭdis. (Li kisas la manon de Anna Andrejevna.) Anna Andrejevna! (Kisante la manon de Marja Antonovna.) Marja Antonovna!

Rastakovskij, eniras. — Al Anton Antonoviĉ mian gratulon! Dio longigu vian vivon kaj la vivon de la nova paro kaj Li donu al vi idaron grandnombran, nepojn kaj pranepojn! Anna Andrejevna! (Kisas la manon de Anna Andrejevna.) Marja Antonovna! (Kisas la manon de Marja Antonovna.)

Sceno IV.
La SAMAJ, KOROBKIN kun la EDZINO, LULUKOV.

Korobkin. — Mi havas la honoron gratuli Antonon Antonoviĉon! Anna Andrejevna! (Kisas la manon de Anna Andrejevna.) Marja Antonovna! (Kisas ŝian manon.)