Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/110

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiel plore patrinan foriron ekplendas
Infaneto, mi preskaŭ larmigas pupilon,
Rigrdante, ke suno el ond' al mi sendas
Sian lastan rebrilon.
Kvankam morgaŭ ekbrilos ĉielruĝa koloro,
Mi malĝojas, Sinjoro!

Jen hodiaŭ, vagante sur granda la maro,
Post la bordo cent mejlojn kaj cent antaŭ bordo,
Mi renkontis la flugon de cikoniaro
En la longa vicordo.
Ĝin vidante sur pola kampar' en memoro,
Mi malĝojas, Sinjoro!

Ĉar pri homa tombar' mi meditis multfoje,
Ĉar ne scias mi preskaŭ pri hejma trankvilo,
Ĉar mi kiel pilgrimo laciĝis envoje
Ĉe fulmtondra ekbrilo
Ĉar ne konas mi lokon de mia last-horo,
Mi malĝojas, Sinjoro!

Miajn ostojn la blankajn Vi vidos, ho Dio,
Ne donitajn sub gardon al kapitelaro;
Sed min premas la sento de homa envio
Por la tomb' ... al cindraro.
Pro l' eterna kuŝej' nekonata, sen gloro,
Mi malĝojas, Sinjoro!