Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/111

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En Polujo preĝadas infano malgranda,
Ke al hejm revenigu min Dio kompate...
Mia ŝipo ne velas al bordo hejmlanda,
Tra la mondo ĵetate.
Ĉar la preĝo infana pro mi -- sen valoro,
Mi malĝojas, Sinjoro!

Ĉielarkon koloran de bril', kiun Viaj
Traflugantaj Anĝeloj etendis gigante,
En miljaro post mi, ie homoj aliaj
Rigardados ... mortante ...
Antaŭ ol kun vanteco paciĝos la horo,
Mi malĝojas, Sinjoro!