Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/193

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La steloj — la brutaroj — same la popoloj,
Kiuj velas sur maroj — aŭ en la dezerto
Kuraĝe migras dorse sur sia kamelo,
Devas subiĝi al la senceda Nepreco —
Kaj de neniu reĝo — neniu profeto —
Ŝanĝita estos alta verdikt' de ĉieloj!

Nevenkebla jen estas volo de ĉieloj!
Do humiliĝi devas antaŭ ĝi popoloj:
El ĝi nur la senmorta naakiĝas profeto!
Ĉiun larmon — kaj ĉiun palmon en dezerto,
Kiel kalkul'-ciferojn, — tiel la Nepreco
Konas — kaj prikalkulas paŝojn de kamelo.

Do vi, migrante sur la dorso de kamelo,
Ne atentu, ĉu vento muĝas el ĉieloj;
Ĉar kiam ĝin ordonas senceda Nepreco,
Unu haron ne perdos vi inter popoloj,
Nek pereos sur maro, nek inter dezerto!
Tiel parolis Allaĥ — aŭskultis Profeto.

Do leviĝis Profeto — en fel' de kamelo,
El sovaĝa dezerto — laŭ voĉ' el ĉieloj —
Iris li al po poloj — anonci Neprecon.