Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/194

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

VI. Liberiĝo

Aŭ libro de Budda

Wśród ludu Sakjów żył królewicz Budda
W zamku rozkoszy. Mistyczne Agama.

Inter Sakja popolo vivis princo Budda
En kastel' de volupto. Mistika Agama[1]
Puŝis lian animon al dezertaj ĝungloj.[2]
Pri mizer' li ne havis plenon de konscio,
Sed sentis eternecon de form-disvolviĝo,
De ĉiusuferado, kies lim' — Nirvana.

Ĉiujn mizerojn al li konigis Nirvana;
Do forlasis kastelon sian reĝan Budda,
Sciante pri eterna sufer'-disvolviĝo,
Kaj liberiga el la suferoj Agama.
jes, fonto de mizeroj estas senkonscio!
Do lasinte kastelon — li iris al ĝungloj.

Li sufokis de l' esto volon kaj en ĝungloj
Serĉis ekkonon. Tie en li pri Nirvana
Kaj antaŭaj korpiĝoj vekisĝis konscio.
Sub ombro de figujo ekmeditis Budda,
Kiam sur lin defluis la sankta Agama,
Kiel la liberiga ĉiam disvolviĝo.

  1. Agama — celado, malkaŝo, ekkono, religio.
  2. Ĝungloj — arbaraj dezertoj.