Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La frunto — malgaja, kaj lia okulo —
Jen glavo en suno, flamanta per brulo;
Kaj sonis kiele trumpeto arĝenta,
La vort’ nekonata tra nokto silenta:
Excelsior!

Li vidis: en hejmoj feliĉaj, jen ĉarme
Bruladis la fajro, lumante kaj varme;
En supr’ glaciaroj fantome sin tiris;
El lipoj junulaj ekĝemo eliris:
Excelsior!

„Ne provu la pason!“ avertis hom’ griza,
„En supro minacas ventego surpriza;
Profunda torento fortrenas per ondo!“
Sed laŭte eksonis la klara respondo:
Excelsior!

„Ekhaltu!“ lin vokis knabino, „de l’ laco,
Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco!“.
La larmoj ekbrilis en blua okulo,
Kaj tamen kun ĝemo rediris junulo:
Excelsior!

„Vin gardu je l’ pina branĉet’ sekigita!
Kaj antaŭ terura lavango subita!“