Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Pli alten kiom ĝi leviĝas,
Des pli minacas ĝin danĝeroj;
Kiele cedro altekreska
Alvokas fulmojn el eteroj.

Ripozas aglo la fiera
En ĝia verda pinto alte,
Dum la insektoj-perfiduloj
Malsupre mordas ĝin senhalte.

Profunden iras la radikoj,
For etendiĝas ĉiu branĉo —
Apenaŭ arbo donas ombron,
Faligas ĝin de l’ mort’ ektranĉo.