Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En preĝej’ de mia sino
Vi altar’, patruj’,
Ĝin bezonu, la preĝejon
Mi faligos tuj!


Kaj por lasta fojo preĝos
La falanta sin’:
Benu Dio la patrujon,
Benu Dio ĝin!


Sed mi diras al neniu
El amika rond’,
Ke vi estas plejkaraĵo
Mia en la mond’.


Viajn paŝojn mi senĉese
Sekvas sur la ter’,
Kaj ne kiel ombr’ migranton
Nur dum belveter’.


Sed, se kreskas ombro, kiam
Venas la vesper’,
Pli malĝojas mi pro nokto
Super patra ter’.