Saltu al enhavo

Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

XVIII.

Litova.

47.

KIAM ESTIS MI JUNULO.

Kad aŝ buvau jaun's bernelis,
Kajp jovaras żaliukielis.

Kiam estis mi junulo,
Kiel verda la acero,
Havis mi tri ĉevaletojn,
Bonkurantojn, laŭ prefero.

Unu akcipitre-stria,
Dua, kiel karb' nigrulo,
Kaj la ĉevaleto tria
Estis kiel neĝ', blankulo.

Sur striul' ĝis mondofino,
Sur nigrulo al batalo,
Kaj al mia amatino
Rajdis mi sur blank-ĉevalo.