Plenumante la deziron de multaj amikoj de nia
afero mi ellaboris la nunan « Kondukanton internacian »;
mi eldonas ĝin sen traduko en ia lingvo
nacia, ĉar el multaj kaŭzoj tiu-ĉi formo laŭ mia
opinio estas la plej praktika. Kiu ellernis la malgrandan
fundamentan vortareton povas sen ia malfacilo
kompreni la « Kondukanton » tiel same kiel
oni komprenis la ceterajn libretojn internaciajn, kaj
legante la interparolojn k. c. sen traduko en sia
lingvo patra, oni kutimiĝos unutempe ankaŭ pensi
internacie, kio estos granda helpo por pli rapida
lernado paroli.
Mi scias ke multaj adeptoj de la lingvo internacia jam ne bezonas kondukadon, ili ellernis tute bone kaj lerte paroli internacie sen ia helpo, tamen mi esperas ke ankaŭ ili alprenos la nunan verketon. ĉar ili trovos en ĝi tute ne enuigan materialon por la legado. Mi ne postiris la metodon de tiaj lernolibroj de parolado, kie la aŭtoroj donas miksite frazojn, demandojn kaj respondojn sen ia interna kuneligo, sed mi kolektis dialogojn plenajn je sprito kaj bona