Paĝo:Grabowski - Kondukanto de l’interparolado kaj korespondado, 1907.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

humoro, kie ajn mi nur trovis la plej belajn kaj konvenajn por mia libreto,tute ne penante je originaleco de la laboro.

Doninte frazojn la plej ofte uzatajn, montrinte kiel oni faras vizitojn internaciajn, kiel oni dormas, promenas, manĝas, trinkas, vojiras, amas internacie kaj edziĝas, mi fine eĉ kondukas la legantojn en la Ĉielon kaj Inferon (de la malnovaj Grekoj, kiujn mi ankaŭ igas paroli nian lingvon).

En la dua parto de la libreto oni trovos kelkajn modelojn de leteroj, kaj por la unua fojo leterojn komercajn, leterojn de ŝanĝo (kambiojn) kc. en nia lingvo, kiu, kiel oni vidas, estas oportuna por ĉiuj celoj.

La tuta laboro ne estas granda, kaj ne povas pretendi je pleneco, sed ni ne forgesu, ke ĉiu komenco estas malfacila, kaj mi nur volis fari la unuan paŝon en tiu-ĉi direkto. La tempo certe al ni baldaŭ alportos pli plenajn laborojn, se ni devas juĝi laŭ la mirinde granda eĉ ne esperita progreso kiun faris la Lingvo internacia en unu jaro de ekzistado. La nombro da adeptoj en ĉiuj landoj de la civilizita mondo estas jam sufiĉe granda, ĝi kreskas senhalte, kaj ni jam nun povas esti tute trankvilaj pri la fina venko de nia bela kaj utilega afero; tamen ni ne devas malfortigi nian energion nek forgesi la lastan vorton de l’ Aŭtoro : Ni laboru kaj esperu!

La Kondukanto.