De la tempo, kiam la unua antaŭparolo al la Kondukanto
estis skribita, pasis dekses jaroj. Miaj tiamaj
esperoj veriĝis : la disvastiĝo de Esperanto faris
dume grandegan progreson kaj ni posedas jam sufiĉe
riĉan literaturon internacian.
Tiam reprezentis ĝin la tri unuaj modestaj broŝuretoj : Dua libro, Neĝa blovado kaj la Gefratoj, al kiuj iom poste aliĝis la Nova jaro kaj Janko-Muzikanto. Hodiaŭ la literaturo kalkulas kelkajn centojn da libroj, dudek gazetojn kun la krono de la Esperanta gazetaro, la Internacia Scienca Revuo, eldonata de eminentaj scienculoj kaj profesoroj.
Tamen eĉ nun la malnova Kondukanto havas siajn amikojn kaj estas ofte serĉata. Ĉar la unua eldono estas jam de longa tempo elĉerpita, mi presigas la libron denove, pligrandigante ĝian amplekson per aldono de malgranda Antologio, kiu, krom kelkaj novaĵoj, prezentas ankaŭ kolekton da diversaj miaj, hodiaŭ jam plejparte ne riceveblaj, prozaj kaj poeziaj tradukoj.
La Kondukanto kaj la tri unuaj rakontoj de la