Paĝo:Grabowski - Kondukanto de l’interparolado kaj korespondado, 1907.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Antologio estis verkitaj, kiel tion ĉi montras iom la stilo, en la periodo de la lingvo Esperanta, kiam ekzistis nur la unua lernolibro kun folia vortareto enhavanta ĉirkaŭ 900 radikojn. Dank’ al tiu ĉi propreco la kolekto estas tre facile legebla kaj povas eĉ nun servi bone al la komencantaj Esperantistoj, kiuj ne posedas ankoraŭ plene la lingvon. Aliaj samideanoj eble interesiĝos ekvidi kiaj estis la infanaj kaj knabaj trajtoj de la nuna viriĝanta Esperanto, tiu paca heroo kiu almilitas la mondon kaj estas jam proksima de la lasta triumfo. Tiun ĉi proksiman triumfon signalas al ni la ariĝado de la scienculoj sub la Esperanta standardo.

A.Grabowski.


Varsovio, en Aŭgusto 1904.