Paĝo:Grabowski - Kondukanto de l’interparolado kaj korespondado, 1907.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

A. (Al si.) Kia malĝusta tempo! (Laŭte.) Petu ilin eniri en la salonon.

B. Permesu, ke mi min forigu, sinjorino.

A. Vi volas min forlasi tiel rapide?

B. Kredu, ke mi multe bedaŭras, sed mi ne povas resti pli longe en via societo.

A. Mi egale bedaŭras, ke via vizito estis tiel mallonga.

B. Se vi permesas, mi min rekompencos por tio alian fojon.

A. Vi faros grandan plezuron al mia patro; li amas multe vian societon.

B. Se mi ne timus esti maloportuna al li.

A. Mia patro estos tre kontenta vin vidi.

B. Havu la bonecon rememorigi min al li.

A. Mi certe ĝin faros.

B. Al plezura revido.

— Mi rekomendas min al via memoro.

A. Via servantino. (Sola.) La gesinjoroj N. povus elekti alian momenton.

— …Kiom da vizitoj enuigaj oni devas elportadi ĉiutage.

La vetero.

A. Kia vetero?

B. Hodiaŭ estas bela vetero.

— Farigas bela vetero, ni havos belegan tagon.

A. Tiom pli bone, ĉar hieraŭ la vetero estis nekonstanta kaj ŝanĝa.

B. Mi ĝin bone sentis : ĉar kaptis min pluvego neesperita kaj mi estis banita ĝis la ostoj.

A. Tial vi havis nek ombrelon nek palton?

B. La ĉielo estis tiel bela, ke elirante mi nenion kunprenis.

A. Jes, sed la aero estis peza, la varmego premanta, kaj sur la ĉielo montris sin la nubetoj kuprokoloraj, la antaŭuloj de l’uragano.